Pri Mi
Kiu estas Ne Angla?
Saluton kaj bonvenon! Mia nomo estas Jeff kaj mi parolas Esperanton. Mi estas Ne Angla. Bonvenon al mia retejo! Jen vi ekrigardos en mia vivo.
Pli pri mi:
Mi estas 24-jaraĝa viro, kiu vivas en Usono. La celo de mia blogo estas disvastigi konscion pri Esperanto kaj kiom bela la lingvo vere estas. Mi amas la Esperanton, mi parolas ĉiutage. Mia alia celo estas instrui Esperanton al homoj ĉirkaŭ la mondo. Mi estas ambicia kaj mi pretas dividi mian vivon en Esperanto!
Ĉi tiu retejo estas tute en Esperanto. Mi volas ke ĉi tiu retejo estu unika el la aliaj retejoj. Mi ankaŭ havas Instagram, kie mi publikigas ĉiutage en Esperanto. Sekvu min en instagram @ne_angla
Kiel longe mi parolis Esperanton?
Mi parolas Esperanton dum kvin jaroj. Unue mi pensis, ke ĝi estas malŝparado de tempo por lerni la lingvon, sed mi donis al mi ŝancon kaj mi ekamis la lingvon. Mi studas Esperanton ĉiutage en mia libera tempo. Kvankam mi estas flue en la lingvo, mi ankoraŭ studas ĝin por konservi ĝin freŝa en mia menso. Mi helpos vin studi Esperanton!